Romans 1:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

Isaiah 27:6

6 En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

John 4:36

36 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto.

John 12:24

24 Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto.

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

Acts 14:27

27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.

Acts 15:12

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili.

Acts 16:6-7

6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;

Acts 19:21

21 Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.

Acts 21:19

19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.

Romans 11:25

25 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

Romans 15:18-20

18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, 19 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo; 20 jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;

Romans 15:22-28

22 Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi; 23 sed jam ne havante lokon en cxi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi, 24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi); 25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj. 26 CXar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem. 27 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj. 28 Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.

1 Corinthians 9:2

2 Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.

1 Corinthians 10:1

1 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;

1 Corinthians 12:1

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.

2 Corinthians 1:8

8 CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;

2 Corinthians 1:15-16

15 Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon, 16 kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

2 Corinthians 2:14

14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

2 Corinthians 10:13-16

13 Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi. 14 CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo, 15 ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo, 16 por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

Philippians 4:17

17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito.

Colossians 1:6

6 kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero;

1 Thessalonians 1:8-10

8 CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion. 9 CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion, 10 kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

1 Thessalonians 2:13-14

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas. 14 CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj,

1 Thessalonians 2:18

18 cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.

1 Thessalonians 4:13

13 Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormigxis; por ke vi ne malgxoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.

2 Thessalonians 2:7

7 CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.

2 Timothy 4:17

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.