Revelation 5:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Psalms 33:3

3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

Psalms 40:3

3 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

Psalms 96:1

1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.

Psalms 98:1

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

Psalms 144:9

9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

Psalms 149:1

1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Isaiah 42:10

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

Daniel 3:4

4 Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:

Daniel 4:1

1 La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!

Daniel 6:25

25 Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!

Matthew 20:28

28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

Matthew 26:28

28 cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.

Mark 16:15-16

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Acts 20:28

28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.

Romans 3:24-26

24 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo; 25 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio; 26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

1 Corinthians 6:20

20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

1 Corinthians 7:23

23 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.

Ephesians 1:7

7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

Colossians 1:14

14 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

Colossians 1:23

23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.

Titus 2:14

14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 11:14

14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.

1 Peter 1:18-19

18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

2 Peter 2:1

1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

1 John 2:2

2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Revelation 5:2-3

2 Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn? 3 Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.

Revelation 5:6

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

Revelation 5:12

12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.

Revelation 7:9-12

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio, 12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

Revelation 11:9

9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Revelation 14:3-4

3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero. 4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido.

Revelation 14:6

6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.