Revelation 22:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

Exodus 34:14

14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.

Deuteronomy 4:19

19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

2 Kings 17:36

36 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;

Psalms 45:11

11 Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

Matthew 4:9

9 kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

Luke 4:7

7 Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.

John 4:22-23

22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo. 23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.

Colossians 2:18-19

18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso, 19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Revelation 4:10

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

Revelation 9:20

20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Revelation 19:10

10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

Revelation 22:10

10 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.

Revelation 22:18

18 Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.