Revelation 11:15 Cross References - Esperanto

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Exodus 15:18

18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.

Psalms 2:2

2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

Psalms 22:27-28

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj. 28 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj.

Psalms 72:11

11 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.

Psalms 86:9

9 CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

Psalms 89:15-17

15 Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas; 16 Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco. 17 CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

Psalms 110:4

4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

Psalms 146:10

10 La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!

Isaiah 2:2-3

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 27:13

13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Isaiah 44:23

23 GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

Isaiah 49:6-7

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero. 7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

Isaiah 49:22-23

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj. 23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Isaiah 55:5

5 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

Isaiah 60:3-14

3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj. 4 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn. 12 CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj. 13 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata. 14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Jeremiah 16:19

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

Ezekiel 37:25

25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

Daniel 2:44-45

44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

Daniel 7:14

14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

Daniel 7:18

18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

Daniel 7:22

22 gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.

Daniel 7:27

27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

Hosea 2:23

23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

Amos 9:11-12

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva, 12 por ke ili ekposedu la restajxon de Edom kaj ankaux cxiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.

Micah 4:1-2

1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj. 2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Micah 4:7

7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

Zephaniah 3:9-10

9 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime. 10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

Zechariah 2:11

11 Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Zechariah 8:20-23

20 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Venados ankoraux popoloj kaj logxantoj de multaj urboj; 21 kaj la logxantoj de unu urbo venos al la logxantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por pregxi antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaux iros. 22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por sercxi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por pregxi antaux la Eternulo. 23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

Zechariah 14:9

9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

Malachi 1:11

11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Luke 1:33

33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

Luke 15:6

6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.

Luke 15:10

10 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

Hebrews 1:8

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Revelation 8:2-6

2 Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj. 3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono. 4 Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo. 5 Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo. 6 Kaj la sep angxeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.

Revelation 8:12

12 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.

Revelation 9:1

1 Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo.

Revelation 9:13

13 Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,

Revelation 10:7

7 sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.

Revelation 12:10

10 Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Revelation 16:17

17 Kaj la sepa angxelo elversxis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda vocxo el la templo, for de la trono, dirante:Farigxis!

Revelation 17:14

14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Revelation 19:1

1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

Revelation 19:6

6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

Revelation 20:4

4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.