Psalms 9:1 Cross References - Esperanto

1 Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

1 Chronicles 16:12

12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

1 Chronicles 16:24

24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

1 Chronicles 29:10-13

10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

Psalms 7:17

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Psalms 9:14

14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

Psalms 26:7

7 Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

Psalms 34:1-4

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo. 2 Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju. 3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon. 4 Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

Psalms 51:15

15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.

Psalms 86:12

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 106:2

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

Psalms 111:1

1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

Psalms 138:1

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

Psalms 145:1-3

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

Psalms 146:1-2

1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Isaiah 12:1

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

Isaiah 43:21

21 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro.

Isaiah 60:6

6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

Luke 10:27

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

Revelation 5:9-14

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero. 11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon. 13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. 14 Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

Revelation 15:3

3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.