Psalms 89:40 Cross References - Esperanto

40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

2 Chronicles 12:2-5

2 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo) 3 kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj. 4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem. 5 Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

2 Chronicles 15:5

5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.

Job 1:10

10 Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

Psalms 80:12

12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?

Isaiah 5:5-6

5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata. 6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.

Lamentations 2:2

2 Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.

Lamentations 2:5

5 La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.

Revelation 13:1-7

1 kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. 2 Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton. 3 Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto; 4 kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi? 5 kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum kvardek du monatoj. 6 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo. 7 Kaj estis donite al gxi fari militon kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.