Psalms 83:6 Cross References - Esperanto

6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,

Genesis 25:12-18

12 Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam 14 kaj Misxma kaj Duma kaj Masa, 15 HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma. 16 Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. 17 Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo. 18 Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

1 Chronicles 5:10

10 En la tempo de Saul ili militis kontraux la Hagaridoj, kaj cxi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili eklogxis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.

1 Chronicles 5:19-20

19 Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab. 20 Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

2 Chronicles 20:1

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.

2 Chronicles 20:10-11

10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.

Psalms 137:7

7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.