Psalms 71:6 Cross References - Esperanto

6 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.

Psalms 22:9-10

9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

Psalms 34:1

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

Psalms 71:14

14 Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.

Psalms 139:15-16

15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

Psalms 145:1-2

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

Proverbs 8:17

17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos.

Isaiah 46:3-4

3 Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. 4 Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

Isaiah 49:1

1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.

Isaiah 49:5

5 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -

Jeremiah 1:5

5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

Jeremiah 3:4

4 Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!

Luke 1:31-32

31 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;

Galatians 1:15

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

Ephesians 5:20

20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.