6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
Psalms 67:6 Cross References - Esperanto
Genesis 17:7
7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
Exodus 3:15
15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.
Leviticus 26:4
4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
Psalms 48:14
14 CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.
Psalms 85:9-12
Isaiah 1:19
19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;
Isaiah 30:23-24
23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.
24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, mangxos miksitan nutrajxon, sxutitan per kribrilo kaj sxovelilo.
Jeremiah 31:1
1 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de cxiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.
Jeremiah 31:33
33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
Ezekiel 34:26-27
26 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno.
27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.
Hosea 2:21-22
1 Corinthians 3:6-9
6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.
9 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.