Psalms 36:9 Cross References - Esperanto

9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Job 29:3

3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

Psalms 27:1

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

Proverbs 4:18

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

Isaiah 2:5

5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

Isaiah 12:3

3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

Isaiah 60:1-2

1 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. 2 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

Isaiah 60:19

19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

Jeremiah 2:13

13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Malachi 4:2

2 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

John 1:8-9

8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.

John 4:10

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 7:37-39

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

John 8:12

12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 21:23

23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.