Psalms 32:4 Cross References - Esperanto

4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

1 Samuel 5:6-7

6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Asxdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Asxdod kaj en gxiaj cxirkauxajxoj. 7 Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.

1 Samuel 5:9

9 Sed kiam oni transportis gxin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la logxantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaux la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.

1 Samuel 5:11

11 Ili sendis kaj kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.

1 Samuel 6:9

9 Kaj rigardu:se gxi iros laux la vojo al sia regiono, al Bet-SXemesx, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.

Job 16:21

21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

Job 30:30

30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

Job 33:7

7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

Psalms 22:15

15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

Psalms 38:2-8

2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi. 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco. 6 Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. 7 CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

Psalms 39:10-11

10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas. 11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

Psalms 90:6-7

6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

Psalms 102:3-4

3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno. 4 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon.

Lamentations 4:8

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

Lamentations 5:10

10 Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.