Psalms 19:8 Cross References - Esperanto

8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.

Genesis 26:5

5 pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.

Exodus 18:16

16 Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.

Deuteronomy 4:5-6

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin. 6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.

Deuteronomy 12:11-12

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Deuteronomy 16:11

11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Deuteronomy 16:14

14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.

Nehemiah 8:12

12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

Nehemiah 9:13

13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

Psalms 12:6

6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

Psalms 13:3

3 Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Psalms 105:45

45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

Psalms 119:12

12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn.

Psalms 119:14

14 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco.

Psalms 119:16

16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

Psalms 119:24

24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

Psalms 119:40

40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

Psalms 119:54

54 Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

Psalms 119:80

80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu.

Psalms 119:92

92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

Psalms 119:98-100

98 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam. 99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado. 100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas.

Psalms 119:105

105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

Psalms 119:121

121 AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.

Psalms 119:128

128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

Psalms 119:130

130 Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

Psalms 119:143

143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

Psalms 119:171

171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn.

Proverbs 2:6

6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.

Proverbs 6:23

23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

Proverbs 30:5

5 CXiu diro de Dio estas pura; Li estas sxildo por tiuj, kiuj Lin fidas.

Isaiah 64:5

5 Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Ezekiel 36:27

27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Romans 2:17-20

17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio, 18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo, 19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero;

Romans 3:20

20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

Romans 7:7

7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;

Romans 7:12-14

12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13 CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka. 14 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

Romans 7:22

22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;

Galatians 2:19

19 CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.

Galatians 3:10-13

10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin. 11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido; 12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

Galatians 3:21

21 CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.