10 Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.
Psalms 17:10 Cross References - Esperanto
Exodus 5:2
2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
Exodus 15:9
9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
Deuteronomy 32:15
15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
1 Samuel 2:3
3 Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
Job 15:27
27 Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
Psalms 12:3-4
Psalms 31:18
18 Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.
Psalms 73:7-9
Psalms 119:70
70 Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
Psalms 123:4
4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.
Isaiah 6:10
10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.
Matthew 13:15
15 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
Acts 28:27
27 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
2 Peter 2:18
18 CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;