Psalms 119:51 Cross References - Esperanto

51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

Job 23:11

11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

Psalms 44:18

18 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

Psalms 119:21

21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

Psalms 119:31

31 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.

Psalms 119:69

69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

Psalms 119:157

157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

Psalms 123:3-4

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo. 4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

Isaiah 38:3

3 kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

Isaiah 42:4

4 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Jeremiah 20:7

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.

Luke 16:14-15

14 Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis. 15 Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

Luke 23:35

35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.

Acts 20:23-24

23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

Hebrews 12:1-3

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan, 2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio. 3 CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.