3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
Psalms 112:3 Cross References - Esperanto
Psalms 111:3
3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
Psalms 111:10
10 Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Psalms 112:9
9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.
Proverbs 3:16
16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.
Proverbs 15:6
6 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.
Isaiah 32:17
17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.
Isaiah 33:6
6 Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.
Isaiah 51:8
8 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.
Matthew 6:33
33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
Matthew 24:22-24
22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.
23 Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu;
24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.
2 Corinthians 6:10
10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.