Psalms 109:30 Cross References - Esperanto

30 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos.

Psalms 7:17

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Psalms 9:1

1 Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

Psalms 22:22-25

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

Psalms 35:18

18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

Psalms 71:22-23

22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael! 23 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

Psalms 107:32

32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.

Psalms 108:1-3

1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

Psalms 111:1

1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

Psalms 116:12-18

12 Kion mi redonu al la Eternulo Por cxiuj Liaj bonfaroj al mi? 13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. 14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo. 15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj. 16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo,

Psalms 138:1

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

Psalms 138:4

4 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

Hebrews 2:12

12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.