Psalms 106:44 Cross References - Esperanto

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon;

Judges 2:18

18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

Judges 3:9

9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

Judges 4:3

3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

Judges 6:6-10

6 Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.

Judges 10:10-16

10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj. 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

1 Samuel 7:8-12

8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel:Ne cxesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraux la manoj de la Filisxtoj. 9 Tiam Samuel prenis unu sucxantan sxafidon kaj oferis gxin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo auxskultis lin. 10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filisxtoj venis, por batali kontraux la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filisxtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaux Izrael. 11 Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filisxtojn, kaj batis ilin gxis sub Bet-Kar. 12 Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.

2 Kings 14:26-27

26 CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael. 27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

Nehemiah 9:27-38

27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj. 28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco. 29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti. 30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj. 31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema. 32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago. 33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi. 37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.