Psalms 106:25 Cross References - Esperanto

25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

Numbers 14:1-4

1 Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

Numbers 14:22

22 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon,

Numbers 14:27-29

27 GXis kiam cxi tiu malbona komunumo murmuros kontraux Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux Mi, Mi auxdis. 28 Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en cxi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraux Mi,

Deuteronomy 1:26-27

26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; 27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;

Psalms 95:7-9

7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

Hebrews 3:7-8

7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

Hebrews 3:15

15 dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.