Psalms 105:12 Cross References - Esperanto

12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

Genesis 17:8

8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

Genesis 23:4

4 Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi.

Genesis 34:30

30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.

Deuteronomy 7:7

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;

Deuteronomy 26:5

5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;

Isaiah 51:2

2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

Ezekiel 33:24-33

24 Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo. 25 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la landon? 26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon? 27 Diru al ili jenon:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj trovigxas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel mangxajxon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikajxoj kaj en kavernoj, mortos de pesto. 28 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos gxia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertigxos tiel, ke neniu tie pasos. 29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris. 30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi cxe la muroj kaj cxe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene:Iru, kaj auxskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo! 31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton. 32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela vocxo kaj bone kantanta; ili auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin. 33 Sed kiam plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

Acts 7:5

5 kaj Li donis al li nenian heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne havis infanon.

Hebrews 11:9

9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;

Hebrews 11:12

12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.