Psalms 104:35 Cross References - Esperanto

35 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!

Judges 5:31

31 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

Psalms 1:4

4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.

Psalms 37:38

38 Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

Psalms 59:13

13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.

Psalms 68:1-2

1 Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li. 2 Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

Psalms 73:27

27 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

Psalms 101:8

8 Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 103:22-104:1

22 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Psalms 105:45

45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

Psalms 106:48

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!

Proverbs 2:22

22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

Revelation 19:1-2

1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; 2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.