19 Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
Psalms 104:19 Cross References - Esperanto
Genesis 1:14-18
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
Deuteronomy 4:19
19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.
Job 31:26-28
Job 38:12
12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,
Psalms 8:3
3 Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
Psalms 19:6
6 Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.
Psalms 136:7-9
Jeremiah 31:35
35 Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot: