Proverbs 8:36 Cross References - Esperanto

36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Proverbs 1:31

31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

Proverbs 5:11-12

11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!

Proverbs 5:22-23

22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos. 23 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.

Proverbs 12:1

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.

Proverbs 15:32

32 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

Proverbs 20:2

2 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.

Proverbs 21:6

6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

Ezekiel 18:31

31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

Ezekiel 33:11

11 Diru do al ili:Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?

John 3:19-20

19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.

John 15:23-24

23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron.

Acts 13:46

46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

1 Corinthians 16:22

22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

Hebrews 2:3

3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Hebrews 10:29

29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.