Proverbs 4:10 Cross References - Esperanto

10 Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.

Deuteronomy 5:16

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Deuteronomy 6:2

2 por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.

Job 22:22

22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

Proverbs 2:1

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,

Proverbs 3:2

2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

Proverbs 3:16

16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.

Proverbs 8:10

10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.

Proverbs 19:20

20 Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.

Jeremiah 9:20

20 Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

John 3:32-33

32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.

1 Thessalonians 2:13

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

1 Timothy 1:15

15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.