14 Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.
Proverbs 28:14 Cross References - Esperanto
Exodus 7:22
22 Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
Exodus 14:23
23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
Job 9:4
4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?
Psalms 2:11
11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo.
Psalms 16:8
8 CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.
Psalms 95:8
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
Psalms 112:1
1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
Proverbs 23:17
17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.
Proverbs 29:1
1 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.
Isaiah 66:2
2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
Jeremiah 32:40
40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.
Romans 2:4
4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
Romans 11:20
20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
Hebrews 4:1
1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin.
1 Peter 1:17
17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;