Proverbs 27:5 Cross References - Esperanto

5 Pli bona estas riprocxo nekasxita, Ol amo kasxita.

Leviticus 19:17

17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

Proverbs 28:23

23 Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.

Matthew 18:15

15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton.

Galatians 2:14

14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?

1 Timothy 5:20

20 La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.