Proverbs 26:17 Cross References - Esperanto

17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.

Proverbs 17:11

11 Malbonulo sercxas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraux lin.

Proverbs 18:6

6 La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.

Proverbs 20:3

3 Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.

Luke 12:14

14 Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton?

2 Timothy 2:23-24

23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.