33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
Proverbs 24:33 Cross References - Esperanto
Proverbs 6:4-11
4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.
7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.
9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?
10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
Romans 13:11
11 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
Ephesians 5:14
14 Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.