Proverbs 20:12 Cross References - Esperanto

12 Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

Exodus 4:11

11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?

Psalms 94:9

9 CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

Psalms 119:18

18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

Matthew 13:13-16

13 Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas. 14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 15 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin. 16 Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.

Acts 26:18

18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Ephesians 1:17-18

17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li; 18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.