33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
Proverbs 1:33 Cross References - Esperanto
Psalms 25:12-13
Psalms 81:13
13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
Psalms 112:7-8
Proverbs 3:21-26
21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
23 Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.
24 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.
25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26 CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.
Proverbs 8:32-35
32 Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj.
33 Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin.
34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj.
35 CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.
Proverbs 9:11
11 CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.
Proverbs 14:26
26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.
Isaiah 26:3
3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.
Isaiah 48:18
18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;
Isaiah 55:3
3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
Matthew 17:5
5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.
Luke 21:9
9 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
Luke 21:19
19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
John 10:27-29
Romans 8:35-39
35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?
36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
38 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj,
39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
1 Peter 1:5
5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.