Proverbs 13:6 Cross References - Esperanto

6 La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.

2 Chronicles 28:23

23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.

Psalms 15:2

2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

Psalms 25:21

21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

Psalms 26:1

1 De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos.

Psalms 140:11

11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

Proverbs 5:22

22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

Proverbs 11:3

3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.

Proverbs 11:5-6

5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco. 6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.

Proverbs 21:12

12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.