Proverbs 11:9 Cross References - Esperanto

9 Per la busxo de hipokritulo difektigxas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj savigxas.

1 Kings 13:18-22

18 Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris kun li kaj mangxis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.

1 Kings 22:6

6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

1 Kings 22:20-23

20 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. 21 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio? 22 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 23 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

Job 8:13

13 Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

Job 34:30

30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

Psalms 55:12

12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraux mi-mi kasxus min de li;

Psalms 55:20-21

20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon; 21 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

Proverbs 2:10-16

10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon, 13 De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo, 14 Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, 15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankigxis; 16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

Proverbs 4:5-6

5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo. 6 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.

Proverbs 6:23-24

23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino.

Matthew 7:15

15 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

Matthew 15:5-14

5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: 8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. 10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu: 11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon. 12 Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron? 13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Mark 13:14

14 Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

Mark 13:22-23

22 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. 23 Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi.

Acts 20:30

30 kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la discxiplojn.

2 Corinthians 11:13-15

13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo. 14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo. 15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

Ephesians 4:13-14

13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;

2 Thessalonians 2:8-10

8 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

1 Timothy 4:1-3

1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero, 3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.

2 Peter 2:1-3

1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. 2 Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. 3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

2 Peter 3:16-18

16 kiel ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn skribajxojn, al sia propra pereo. 17 Vi do, amataj, cxi tion antauxsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogigxu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. 18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

1 John 2:21

21 Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero.

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.