Philippians 4:5 Cross References - Esperanto

5 Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.

Matthew 5:39-42

39 sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian. 40 Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon. 41 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. 42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

Matthew 6:25

25 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?

Matthew 6:34

34 Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.

Matthew 24:48-50

48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,

Luke 6:29-35

29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin. 31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same. 32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luke 12:22-30

22 Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23 CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo. 24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26 Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj. 28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30 CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.

Luke 21:34

34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;

1 Corinthians 6:7

7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

1 Corinthians 7:29-31

29 Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus; 30 kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj; kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj, kvazaux ne posedantaj; 31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.

1 Corinthians 8:13

13 Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

1 Corinthians 9:25

25 Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

1 Thessalonians 5:2-4

2 CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto. 3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos. 4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto;

2 Thessalonians 2:2

2 ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;

Titus 3:2

2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj.

Hebrews 10:25

25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

Hebrews 10:37

37 CXar ankoraux iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.

Hebrews 13:5-6

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

James 5:8-9

8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas. 9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

1 Peter 1:11

11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.

1 Peter 4:7

7 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;

2 Peter 3:8-14

8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos. 11 CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, 12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos? 13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco. 14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.

Revelation 22:7

7 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.

Revelation 22:20

20 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.