Numbers 1:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo.

Exodus 18:21

21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

Exodus 18:25

25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.

Numbers 1:16

16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de Izrael.

Numbers 2:3-31

3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab; 4 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent. 5 Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar; 6 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent. 7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon; 8 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent. 9 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj. 10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur; 11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent. 12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj; 13 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent. 14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel; 15 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek. 16 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj. 17 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj. 18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud; 19 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent. 20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur; 21 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent. 22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni; 23 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent. 24 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj. 25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj; 26 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent. 27 Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran; 28 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent. 29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Ahxira, filo de Enan; 30 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent. 31 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.

Numbers 7:10-83

10 Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron. 11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la altaro. 12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 16 unu kapro por pekofero; 17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab. 18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isahxar. 19 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 21 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 22 unu kapro por pekofero; 23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar. 24 En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon. 25 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 28 unu kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon. 30 En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur. 31 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 34 unu kapro por pekofero; 35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur. 36 En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj. 37 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 40 unu kapro por pekofero; 41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj. 42 En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. 43 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 46 unu kapro por pekofero; 47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel. 48 En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de Amihud. 49 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 52 unu kapro por pekofero; 53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud. 54 En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. 55 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 58 unu kapro por pekofero; 59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur. 60 En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. 61 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 64 unu kapro por pekofero; 65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni. 66 En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 67 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 70 unu kapro por pekofero; 71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 72 En la dek-unua tago-la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de Ohxran. 73 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 76 unu kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran. 78 En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo de Enan. 79 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 82 unu kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.

Numbers 10:14-27

14 Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab. 15 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar. 16 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon. 17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon. 18 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur. 19 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj. 20 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel. 21 Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno. 22 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud. 23 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur. 24 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni. 25 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 26 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran. 27 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.

Numbers 13:2-15

2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.

Numbers 17:3

3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.

Numbers 25:4

4 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.

Numbers 25:14

14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, cxefo de patrodomo el la Simeonidoj;

Numbers 34:18-28

18 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune; 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud; 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de SXiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx; 26 kaj por la tribo de la Isahxaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo de la Asxeridoj, la estro Ahxihud, filo de SXelomi; 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.

Deuteronomy 1:15

15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

Joshua 22:14

14 kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.

1 Chronicles 27:1-22

1 La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil. 2 Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil; 3 li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato. 4 Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 6 CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad. 7 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 8 La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 9 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 10 La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 11 La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 12 La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 13 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 14 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 15 La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 16 Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa; 17 de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok; 18 de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael; 19 de la Zebulunidoj:Jisxmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj:Jerimot, filo de Azriel; 20 de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja; 21 de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner; 22 de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.