Numbers 10:12 Cross References - Esperanto

12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

Genesis 21:21

21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

Exodus 13:20

20 Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.

Exodus 19:1-2

1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

Exodus 40:36-37

36 Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn. 37 Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.

Numbers 1:1

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:

Numbers 9:1

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:

Numbers 9:5

5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

Numbers 12:16

16 Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

Numbers 13:3

3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.

Numbers 13:26

26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

Numbers 33:15-16

15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj. 16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot- Hataava.

Deuteronomy 1:1

1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj HXacerot kaj Di-Zahab,

Deuteronomy 1:19

19 Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea.

Deuteronomy 33:2

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

1 Samuel 25:1

1 Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

Habakkuk 3:3

3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.