Nehemiah 7:6 Cross References - Esperanto

6 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

2 Kings 24:14-16

14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. 16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.

2 Kings 25:11

11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.

2 Chronicles 36:1-23

1 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem. 2 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. 3 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon. 5 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin. 9 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo. 10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem. 11 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. 12 Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo. 13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 14 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon. 18 Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon. 19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis. 20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj; 21 por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj. 22 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon: 23 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

Ezra 2:1-70

1 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon, 2 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 3 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du, 4 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du, 5 de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin, 6 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek du, 7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 8 de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin, 9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du, 11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri, 12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du, 13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses, 14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses, 15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar, 16 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok, 17 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri, 18 de la idoj de Jora, cent dek du, 19 de la idoj de HXasxum, ducent dudek tri, 20 de la idoj de Gibar, nauxdek kvin, 21 de la idoj de Bet-Lehxem, cent dudek tri, 22 de la logxantoj de Netofa, kvindek ses, 23 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok, 24 de la idoj de Azmavet, kvardek du, 25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 27 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du, 28 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri, 29 de la idoj de Nebo, kvindek du, 30 de la idoj de Magbisx, cent kvindek ses, 31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 32 de la idoj de HXarim, tricent dudek, 33 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin, 34 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin, 35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek. 36 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri, 37 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 38 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep, 39 de la idoj de HXarim, mil dek sep. 40 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar. 41 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent dudek ok. 42 De la idoj de la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cxiuj kune cent tridek naux. 43 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot, 44 la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon, 45 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de Akub, 46 la idoj de HXagab, la idoj de SXalmaj, la idoj de HXanan, 47 la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar, la idoj de Reaja, 48 la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam, 49 la idoj de Uza, la idoj de Paseahx, la idoj de Besaj, 50 la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim, 51 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur, 52 la idoj de Baclut, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa, 53 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx, 54 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa. 55 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda, 56 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 57 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Ami. 58 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du. 59 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael: 60 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du. 61 Kaj el la pastridoj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 62 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 64 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 65 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj. 66 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 67 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 68 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi gxin sur gxia fundamento. 69 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent. 70 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

Ezra 5:8

8 Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.

Ezra 6:2

2 Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:

Jeremiah 39:1-18

1 En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon. 3 Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel. 4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo. 5 Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li. 6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis. 9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo. 15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo. 17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Jeremiah 52:1-34

1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim. 3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel. 4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo. 8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon. 10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto. 12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena. 22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj. 31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel; 33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.