Nahum 2:1 Cross References - Esperanto

1 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.

2 Chronicles 25:8

8 sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

Isaiah 14:6

6 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.

Jeremiah 25:9

9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

Jeremiah 46:3-10

3 Pretigu sxildon kaj kirason, kaj iru en batalon. 4 Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn. 5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo. 6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsavigxos la heroo; norde, cxe la rivero Euxfrato, ili falpusxigxos kaj falos. 7 Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj? 8 Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj. 9 Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon. 10 Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, cxe la rivero Euxfrato.

Jeremiah 50:23

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj!

Jeremiah 51:11-12

11 Akrigu la sagojn, pretigu la sxildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la regxoj de Medujo, cxar Lia intenco estas kontraux Babel, por pereigi gxin; cxar tio estas vengxo de la Eternulo, vengxo pro Lia templo. 12 Kontraux la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; cxar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la logxantoj de Babel.

Jeremiah 51:20-23

20 Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn; 21 Mi frakasis per vi cxevalon kaj gxian rajdanton, Mi frakasis per vi cxaron kaj gxian veturanton; 22 Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon; 23 Mi frakasis per vi pasxtiston kaj lian sxafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungajxon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.

Joel 3:9-11

9 Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru. 10 Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.

Nahum 3:14-15

14 Provizu al vi akvon por la tempo de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn. 15 Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.