Micah 5:4 Cross References - Esperanto

4 Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

Exodus 23:21

21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

1 Chronicles 29:11-12

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

Psalms 22:27

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

Psalms 23:1-2

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

Psalms 45:3-6

3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn. 5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo. 6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Psalms 72:8

8 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.

Psalms 72:19

19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 93:1

1 La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.

Psalms 98:3

3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

Psalms 145:12

12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.

Isaiah 40:10-11

10 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li. 11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

Isaiah 49:5

5 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -

Isaiah 49:9-10

9 por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo. 10 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Isaiah 52:10

10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

Isaiah 52:13

13 Jen Mia servanto havos sukceson, li altigxos kaj glorigxos kaj staros tre alte.

Ezekiel 34:13-15

13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero. 14 Sur bona pasxtejo Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael. 15 Mi pasxtos Miajn sxafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 34:22-24

22 Mi helpos al Miaj sxafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo. 23 Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto. 24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

Micah 7:14

14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

Zechariah 9:10

10 CXar Mi ekstermos cxarojn cxe Efraim kaj cxevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro gxis maro, de la Rivero gxis la finoj de la tero.

Matthew 2:6

6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

Matthew 16:18

18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.

Matthew 25:31

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

Luke 1:32

32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;

John 5:22-29

22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos. 26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

John 10:27-30

27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

John 10:38

38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

John 14:9-11

9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.

John 20:17

17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

1 Peter 1:5

5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.

Jude 1:1

1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:

Revelation 1:13-18

13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono. 14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo; 15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj. 16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco. 17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.