Micah 1:1 Cross References - Esperanto

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.

2 Chronicles 27:1-9

1 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok. 2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis. 3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis. 4 Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5 Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria. 6 Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio. 7 La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. 8 La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. 9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

Isaiah 1:1

1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.

Isaiah 7:9

9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Jeremiah 26:18

18 Mihxa, la Moresxetano, profetis en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

Hosea 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.

Hosea 4:15

15 Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.

Hosea 5:5-14

5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili. 6 Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo. 8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen! 9 Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. 10 La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon. 11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon. 12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda. 13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. 14 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

Hosea 6:10-11

10 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael. 11 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

Hosea 8:14

14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

Hosea 12:1-2

1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon. 2 Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.

Amos 1:1

1 Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la tertremo.

Amos 2:4-8

4 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj. 5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem. 6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj. 7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon. 8 Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

Amos 3:1-2

1 Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta: 2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

Amos 6:1

1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

Micah 1:5

5 CXio cxi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?

Micah 1:14-15

14 Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael. 15 Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

Habakkuk 1:1

1 Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto HXabakuk.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.