Matthew 7:19 Cross References - Esperanto

19 CXiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj jxetata en fajron.

Isaiah 5:5-7

5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata. 6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon. 7 La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

Isaiah 27:11

11 Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.

Ezekiel 15:2-7

2 Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton? 4 Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro? 5 Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.

Matthew 3:10

10 Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

Matthew 21:19-20

19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis. 20 Kaj kiam la discxiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis!

Luke 3:9

9 Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

Luke 13:6-9

6 Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron? 8 Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon; 9 kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.

John 15:2-6

2 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.

Hebrews 6:8

8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.

Jude 1:12

12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.