Matthew 13:14 Cross References - Esperanto

14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

Isaiah 6:9-10

9 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos. 10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

Ezekiel 12:2

2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

Mark 4:12

12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.

Luke 8:10

10 Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.

John 12:39-40

39 Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue: 40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

Acts 28:25-27

25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 27 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

Romans 11:8-10

8 kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago. 9 Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago; 10 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

2 Corinthians 3:14

14 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.