Mark 3:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

Matthew 5:1

1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;

Matthew 10:1-4

1 Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon. 2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano, 3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo, 4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis lin.

Mark 6:7

7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;

Luke 6:12-16

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio. 13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.

Luke 9:1

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.