Mark 1:3 Cross References - Esperanto

3 Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;

Isaiah 40:3-5

3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. 4 CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo. 5 Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

Matthew 3:3

3 CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn. 4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn. 5 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos; 6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

John 1:15

15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.

John 1:19-34

19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne. 22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26 Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27 kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi. 28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis. 29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30 Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32 Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li. 33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

John 3:28-36

28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li. 29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis. 30 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi. 31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj. 32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.