Mark 10:5 Cross References - Esperanto

5 Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.

Deuteronomy 9:6

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.

Deuteronomy 31:27

27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?

Nehemiah 9:16-17

16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

Nehemiah 9:26

26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

Matthew 19:8

8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.

Acts 7:51

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.

Hebrews 3:7-10

7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. 10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.