Mark 10:46 Cross References - Esperanto

46 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.

Matthew 20:29-34

29 Kaj kiam ili eliris el Jerihxo, granda homamaso lin sekvis. 30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 31 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 32 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? 33 Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. 34 Kaj Jesuo, kortusxite, tusxis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

Luke 16:20

20 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,

Luke 16:22

22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

Luke 18:35-19:1

35 Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;

John 9:8

8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?

Acts 3:2-3

2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.