Malachi 2:8 Cross References - Esperanto

8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

Leviticus 21:15

15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

1 Samuel 2:17

17 La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

1 Samuel 2:24

24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

1 Samuel 2:30

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

Nehemiah 13:29

29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.

Psalms 18:21

21 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

Psalms 119:102

102 De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

Isaiah 9:16

16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

Isaiah 30:11

11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.

Isaiah 59:13

13 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

Jeremiah 17:5

5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

Jeremiah 17:13

13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.

Jeremiah 18:15

15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,

Jeremiah 23:11-15

11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo. 13 CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael; 14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora. 15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.

Ezekiel 44:10

10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

Daniel 9:5-6

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

Malachi 2:5

5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.

Malachi 2:9-10

9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo. 10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

Matthew 15:2-5

2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon. 3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,

Luke 11:45-46

45 Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas. 46 Kaj li diris:Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxojn.

Romans 2:19-24

19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero; 21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas? 22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn? 23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo? 24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.

Romans 14:21

21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

Hebrews 3:12

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.