Malachi 1:2 Cross References - Esperanto

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,

Genesis 25:23

23 Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

Genesis 27:27-30

27 Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis; 28 Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto. 29 Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj. 30 Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado.

Genesis 27:33

33 Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!

Genesis 28:3-4

3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj. 4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.

Genesis 28:13-14

13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

Genesis 32:28-30

28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

Genesis 48:4

4 Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.

Deuteronomy 4:37

37 Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda forto el Egiptujo,

Deuteronomy 7:6-8

6 CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. 7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

Deuteronomy 10:15

15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

Deuteronomy 32:8-14

8 Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael; 9 CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo. 10 Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo. 11 Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj. 12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li. 13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko, 14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

Isaiah 41:8-9

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato, 9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

Isaiah 43:4

4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

Jeremiah 2:5

5 Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?

Jeremiah 2:31

31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?

Jeremiah 31:3

3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Malachi 1:6-7

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon? 7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.

Malachi 2:17

17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?

Malachi 3:7-8

7 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni? 8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.

Malachi 3:13-14

13 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi? 14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

Luke 10:29

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

Romans 9:10-13

10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak 11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan. 13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

Romans 11:28-29

28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.