Luke 22:48 Cross References - Esperanto

48 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?

2 Samuel 20:9-10

9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.

Psalms 55:21

21 Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

Proverbs 27:6

6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

Matthew 26:48-50

48 Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

Mark 14:44-46

44 Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. 45 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin. 46 Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.