Leviticus 9:21 Cross References - Esperanto

21 Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

Exodus 29:24

24 kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

Exodus 29:26-28

26 Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto. 27 Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28 kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

Leviticus 7:24

24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

Leviticus 7:26

26 Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.

Leviticus 7:30-34

30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj. 32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro. 33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto: 34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.

Isaiah 49:3

3 Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos.

Luke 2:13

13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

1 Peter 4:11

11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.