Leviticus 8:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Exodus 28:4

4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

Exodus 28:36-38

36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO. 37 Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti. 38 GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

Exodus 29:6

6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.

Exodus 39:28-30

28 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino, 29 kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.

Zechariah 3:5

5 Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la cxeesto de la angxelo de la Eternulo.

Zechariah 6:11-14

11 prenu argxenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo. 13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaux pastro sur sia trono, kaj konsiligxo paca estos inter ambaux. 14 Kaj tiuj kronoj estos cxe HXelem, Tobija, Jedaja, kaj HXen, filo de Cefanja, kiel memorajxo en la templo de la Eternulo.

Philippians 2:9-11

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.