7 Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.
Leviticus 24:7 Cross References - Esperanto
Genesis 9:16
16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.
Exodus 12:14
14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.
Exodus 13:9
9 Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
Exodus 17:14
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.
Leviticus 2:2
2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
John 6:35
35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
John 6:51
51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
Acts 10:4
4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
Acts 10:31
31 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.
1 Corinthians 11:23-25
23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.
25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
Ephesians 1:6
6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;
Hebrews 7:25
25 Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.
Revelation 8:3-4
3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.
4 Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo.